Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Brescia: Oni parolas Esperante en la biletvendejo

En Brescia malfermiĝis la biletvendejo de la agentejo "Eurolines", kies aŭtobusoj vojaĝas en la tuta Eŭropo kaj ne nur. La biletvendistino estas esperantistino, kaj ŝia granda revo kaj nemortigebla espero estas ne nur ke la klientoj ekdeziru lerni Esperanton, sed ankaŭ konvinki la estron devigi la ŝoforojn esperantistiĝi! Interalie, la ĉefoficejo de "Eurolines Italia" troviĝas en Florenzo...

(Olga Vdoviĉenko <unione11@hotmail.com>)