Unua paĝo >> E-Novaĵoj


La retbutiko de FEL ekzistas 10 jarojn!

La 9-an de februaro en 2006 la Retbutiko de FEL (Flandra Esperanto-Ligo) ekzistas 10 jarojn! Por tion festi, ni organizas grandan literaturan enketon kun premioj de 100, 50 kaj 25 eŭroj!

Ĉiuj esperantistoj en la mondo estas invitataj partopreni la enketon, organizitan de la retbutiko de FEL: <www.retbutiko.net>.

Per la enketo, ni volas kompili liston de la plej popularaj libroj en Esperantujo nuntempe.

KION FARI?

-- Krozu antaŭ la 31-a de marto en 2006 al <www.retbutiko.net> kaj plenigu la enketilon pri viaj plej ŝatataj libroj.

-- Ricevas premion tiuj tri partoprenantoj kiuj plej akurate respondas jenan konkurso-demandon:

"Kio estas la sumo (en eŭ­roj) de la prezoj de ĉiuj varoj en stoko en la Retbutiko je la 9-a de februaro 2006, se de ĉiuj eroj nur unu ekzemplero estas kalkulita?"

PREMIOJ:

-- Tri partoprenantoj, kiuj plej akurate respondis la konkurso-demandon, ricevos premion. La tri gajnintoj de la konkurso rajtas aĉeti en la Retbutiko FEL-eldonaĵojn en la valoro de respektive 100, 50 kaj 25 eŭ­roj!

REGULOJ:

-- Ĉiu esperantisto rajtas sendi nur UNU enketilon.

-- Ŝanĝoj en jam sendita enketilo NE estas akceptataj.

-- Enketiloj kiuj alvenas post la 31-a de marto NE validas.

REZULTOJ:

-- La tri gajnintoj ricevos personan mesaĝon.

-- La rezulto de la granda enketo aperos en MONATO.

(fonto: "Ret-Info")