Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Invito al la jubilea kongreso de 100-jara GEA Braunschweig, 2-5 junio, 2006

En 2006 la Germana Esperanto-Asocio (GEA) festos sian 100-jaran jubileon en sia “naskiĝloko”, nome en Braunschweig, kie ĝi estis fondita la 19-an de majo en 1906.

GEA kaj LKK, kunlaborante kun la urba gvidantaro de Braunschweig, invitas najbarajn kaj aliajn landajn asociojn por kune memori tiun historian eventon. Ni kore invitas reprezentanton de via landa asocio kaj esperas ankaŭ je multnombra partopreno de esperantistoj el via lando en tiu grava aranĝo.

La Germanaj Esperanto-Kongresoj prezentas diversajn interesajn temojn pritraktatajn per prelegoj kaj diskutrondoj, kaj spertindan vesperan programon. Krom la festprelego de d-ro Ulrich Lins okazos prelegoj de d-ro Werner Bormann, d-ro sc. Detlev Blanke, Wera Blanke, Peter Chrdle, Zlatko Tiŝljar, fakkunsidoj, ekumena diservo, kulturaj programeroj (klasika muziko de Trio el Herzberg, dancmuziko, koncerto de grupo Asorti el Litovio), kaj kompreneble urborigardado en Braunschweig, ekskursoj al la ĉirkaŭaĵo: Wolfenbüttel, Gifhorn, Herzberg.

Profitu la vojaĝon por resti iom pli longe kaj vizitu la aŭtomobilcentron de Volkswagen aŭ la ekspozicion “phaeno” en Wolfsburg (25 km), restadu kelkajn tagojn en la vivoplena ĉefurbo Berlino (220 km) aŭ partoprenu la postkongresajn tagojn en Herzberg inter 6-9 junio, vizitante la Germanan Esperanto-Centron/Interkulturan Centron (kun Esperanto-biblioteko kaj arkivo) kaj ripozu dum ekskursoj, migrado en la Nacia Parko Harz.

Detalojn pri la kongreso, aliĝilon vi povas trovi ĉe la kongresa retpaĝo: < www.jubileagek.ic-herzberg.de >.

Ni esperas je digna, memorinda jubilea festo, kun multnombra germana kaj alilanda partoprenantaro.

Ripetante nian inviton, kun multaj salutoj en la nomo de LKK: Otto Kern, Zsófia Kóródy, Peter Zilvar, kunlaborantoj de Germana Esperanto-Centro.

(Germana Esperanto-Asocio)