Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Ĉina esperantisto premiita en Vjetnamio

Vespere de la 17-a de januaro 2006 en Templo de Literaturo en Hanojo, okazis solena bilanca ceremonio kaj disdono de premioj de internacia konkurso por studo pri Thang Long -- Hanojo titolita "Hanojo - via rendevuo 2005".

La konkurso kun la temo "Studado de la hanojaj kulturaj kaj historiaj spuroj per la malkovro de la Thanglong-a malnova reĝa citadelo", allogis pli ol 1300 partoprenintojn el 51 landoj kun pli ol 1170 skribaĵoj en 6 lingvoj: vjetnama, ĉina, franca, angla, rusa kaj Esperano. La unuan premion gajnis s-ro Yu Changlin, vicprezidanto de la Shandong-a Esperanto-Asocio, Ĉinio.