Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Poliglota Klubo

Ĵus fondiĝis la unua “Poliglota Klubo” en Esperanto por diskuti pri lingvoj, (PER-esperanta) lingvolernado kaj poliglotismo; eventuale eĉ en fremda lingvo por ekzerci sin. La adreso estas: http://groups.yahoo.com/group/poliglotoj/

Provizore temas pri yahoo-grupo, sed espereble ĝi povos evolui al aktiva kaj vigla klubo kun propra revuo. En ĝia sekcio “files” (dosieroj) troviĝas 6-lingva vortaro, bazita sur la baza vortlisto de la revuo Kontakto (iom pli ol 500 vortoj). Ĝis nun enestas la angla, franca, germana, nederlanda kaj hispana. La celo estas grandigi ĝin per laŭeble plej multe da lingvoj.

En la sama sekcio troviĝas ankaŭ dosiero kun (kompletigenda) superrigardo pri la haveblaj PER-esperantaj lingvokursoj.

(Por aliĝi, ne estas difinita mimimuma nombro da lingvoj, kiujn oni regu.)

(Lode Van de Velde < horizon.taal@skynet.be >)