Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Pedagogia E-Kurso kaj ISTK-studado

En Bydgoszcz (Pollando) dum 3-12.02.2006 okazis tradicia Internacia Pedagogia Esperanto-Kurso kadre de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (ISTK). La ĉefa gvidanto de la kurso estis Ewa Bondar sub kies gvido oni resumis kelkmonatan ĉiutagan studadon en Esperanto kaj prepariĝis por Esperanto-instruado. Samtempe okazis kursoj de red. Barbara Pietrzak pri “Esperanto en radio ” , de Zdzislaw pri arta fotado Blazejczyk kaj kelkaj kursoj pri turismiko kaj kulturo. Okazis ankaŭ jubilea vespero dediĉita al 70-jara esperantistiĝo de samideano Zdzisław Glaicar kaj 50-jara esperantistiĝo de samideano Andrzej Grzebowski. Dum la vespero ili ricevis diplomojn enmanigitajn de red. Barbara Pietrzak el Esperanto Redakcio de Pola Radio.

Antaŭ finekzamenoj Esperanto-kvizon gvidis Marian Zdankowski. La ĉefpremion – senpagan studadon ĉe ISTK por 2006/2007 gajnis Abraham Langoume el Sewnegalio.

Por la kurso kaj ISTK-studado en Bydgoszcz venis novaj gestudentoj el Kamerunio, Niĝerio kaj Burundio. La plurnacia studantaro el Afriko, Azio kaj Eŭropo daŭrigos nun sian ISTK kaj AIS-studadon laŭ suba studadprogramo por 20.02-5.03.2006 kun marta (3-5.03) studadsesio de ISTK/AKB kaj 31 E-Tagoj de Bydgoszcz kun 29 AKB –Sesio dum 1-9 de aprilo 2006, al kiu eblas ankoraŭ aliĝi. Daŭras ankaŭ favorpreza aliĝado por ISTK-studado 2006/2007.