Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Adresoj de la Afrika Oficejo de UEA

La nova Afrika Oficejo de UEA estas starigata en la urbo Lokossa en Benino. Ĝis la baldaŭa dungo de oficistoj, pri diversaj taskoj okupiĝas volontuloj. La poŝta adreso de la oficejo estas: Afrika Oficejo de UEA, BP 416, Lokossa-Mono, Respubliko Benino/République du Benin.

La Esperantaj periodaĵoj kaj organizaĵoj estas petataj aktualigi siajn adresarojn laŭ la supra informo. La Afrika Oficejo volonte akceptas gazetojn kaj lernomaterialojn ĉe sia nova adreso. La sola retadreso de la oficejo estas: <afrika.oficejo @uea.org>.

Fondaĵo Afriko bonvenigas donacojn por subteni la Esperanto-agadon en Afriko. Precipe pli grandajn sumojn eblas donaci ankaŭ al Kapitalo Afriko, kiu uzas sian jaran renton por la Afrika Agado de UEA. Ĉiam pli da afrikanoj sopiras pri membreco en Universala Esperanto-Asocio kaj tial turnas sin al Fondaĵo Canuto. Por povi respondi al tiu kreskanta bezono Fondaĵo Canuto alvokas por donacoj de solidaraj esperantistoj. Donacojn al la fondaĵoj de UEA oni povas sendi pere de kotizperantoj de UEA aŭ rekte al la Centra Oficejo per poŝtaj aŭ bankaj kontoj de UEA, kreditkarte, ĉeke aŭ per PayPal (vd. Jarlibro 2005, p.37-38).

(el Gazetaraj Komunikoj)