Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Belartaj Konkursoj de UEA en 2006

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA invitas partoprenantojn por la 57-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 91-a Universala Kongreso en Florenco. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antaŭe ne publikigitaj. Krome validas jenaj kondiĉoj:

Poezio : Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Prozo : Maksimuma longo 200 x 65 karaktroj. Tri premioj.

Teatraĵo : Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Eseo : Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la temo de la UK, "Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo". Premio "Luigi Minnaja" kaj du aliaj premioj.

Kanto : Teksto kaj melodioj povas esti de malsamaj aŭtoroj. La melodion oni povas sendi KD-e, rete, sonbende aŭ skribe (notoj). Premio "An-Song-san" kaj du aliaj premioj.

Filmo : Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo (vd. ĉe Eseo). Daŭro inter 15 kaj 60 minutoj. Tri premioj.

Infanlibro de la Jaro : Originala aŭ tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en 2005. Unu premio.

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Por poezio, prozo, teatraĵo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por la infanlibra branĉo en tri ekzempleroj.

Ĉiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 2006. Por filmo oni sendu po unu ekzempleron ĝis la 1-a de julio 2006. Ĉion oni adresu al: Belartaj Konkursoj de UEA, p/a Michela Lipari, Viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio; rete michela.lipari CHEtiscali.it.

La konkursaĵoj (krom infanlibroj) estu pseŭdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn por ĉiu branĉo, en kiu oni konkursas. Se oni sendas la konkursaĵojn rete, oni indiku la elektitan pseŭdonimon.

Premioj :

unua premio: 220 eŭroj;

dua premio: 154 eŭroj;

tria premio: 88 eŭroj;

Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita): 154 eŭroj;

Infanlibro de la Jaro: 462 eŭroj.

Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj.

Detala regularo haveblas ĉe UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando, aŭ rete ĉe uea CHEco.uea.org. Ĝi legeblas ankaŭ en la TTT-ejo www.uea.org.

(el Gazetaraj Komunikoj)