Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Pekinaj e-istoj festis la 55-an datrevenon de la fondiĝo de ĈEL

La 11-an de marto 2006, okazis en la Esperanto-Bosko en Chaoyang-parko memoriga aktivado kun la temo “Verda printempo -- Espera junularo -- Harmonia mondo” por festi la 55-an datrevenon de la fondiĝo de ĈEL. La aktivadon okazigitan de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj la Ĉina Junulara Esperanto-Asocio (ĈJEA) partoprenis pli ol 40 esperantistoj ĉinaj, japana kaj brita.

La aktivadon prezidis Jiang Limin, prezidanto de ĈJEA. Zhao Changqian, vicprezidanto de ĈEL, anoncis inaŭguriĝon de la serio da memorigaj aktivadoj por la 55-jara jubileo de ĈEL. Veteranaj esperantistoj, kiuj laboris en ĈEL, rakontis sian historion en ĈEL. Samideanoj de la E-sekcio de la Ĉina Radio Internacia, Pekina Esperanto-Asocio kaj ĈJEA esprimis sian bondeziron al ĈEL. Post kuna fotado la samideanoj akvumis la Esperanto-Boskon.