 De la 16-a ĝis la 18-a de marto, pakistana samideano Nadeem Bilal Bhaddi vizitis Pekinon, ĉefurbon de Ĉinio.
En Pekino, li intervidiĝis kun samideanoj de la Ĉina Esperanto-Ligo, El Popola Ĉinio kaj E-sekcio de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) kaj reciprokis kun ili donacaĵojn. Unu el liaj donacaĵoj estas la libro “Esperanto-Movado en Ĉinio” en la urdua lingvo.
Posttagmeze de la 17-a, li vizitis E-sekcion kaj la Urduan sekcion de ĈRI kaj akceptis intervjuon de ĉi tiuj du sekcioj.
Posttagmeze de la 18-a, li vizitis la Pekinan Lingvan kaj Kulturan Universitaton kaj ĝian E-kurson gvidatan de vicprofesoro Li Weilun, prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio.
De la 19-a ĝis la 27-a de marto, li vizitos Bengbu, urbon de Anhui-provinco en orienta Ĉinio kaj Shenzhen, urbon de Guangdong-provinco en suda Ĉinio. Tio estas lia unuafoja vizito al Ĉinio.
(Li Jianhua)
|