Unua paĝo >> E-Novaĵoj


E-kurso funkcias en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato

Posttagmeze de la 18-a de marto, Esperanto-kurso ekfunkciis en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato (PLKU). Ĝi funkcias kiel elekta leciono por studentoj. La kurson vizitas 200 studentoj el 14 universitatoj, inkluzive de la Pekina Universitato kaj la Pekina Normala Universitato. Tie ili lernos 3 monatojn.

Pakistana samideano Nadeem Bilal Bhaddi ĉeestis ĝian unuan lecionon kaj estis bonvenigita de ĉiuj kursanoj. Li salutis ĉiujn per Esperanto antaŭ la leciono kaj vekis varman aplaŭdadon de la kursanoj.

Post la leciono, multaj kursanoj sin anoncis por aliĝi al la Ĉina Esperanto-Ligo.

(Li Jianhua)