Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Fondita firmao por filmoj en Esperanto -- Filmoj Imagu

La firmao "Filmoj Imagu" estas ĵus fondita kaj atendas la oficialigon en Brazilo. La fondintoj estas: Joe Bazilio Costa/Karen Pereira, Rua Gal. Carneiro, 246-A, 35570-000 - Formiga - MG - Brazilo, 55-37-3322-2556;
< mailto:amiko@uai.com.br>amiko@uai.com.br >;
< mailto:imagu@uai.com.br>imagu@uai.com.br >

Post unua prov-filmeto (14-minuta) bazita je ĉina rakonto de la libro Oranĝa Ombrelo oni decidis iri al pli ambiciaj projektoj.

Sekve de subteno de kelkaj esperantistoj "Filmoj Imagu" nun realigas filmon el la libro Gerda Malaperis de Claude Piron. Oni jam filmis 9 ĉapitrojn kaj, dum la cetera parto de tiu monato kaj en la venonta, filmos aliajn 7 ĉapitrojn. La ceterajn oni filmos en majo kaj laŭ la plano, ĉio (filmado, muntado, surdiskigado, pakado ktp) estos preta en la mezo de junio.

La oficiala paĝaro estas < http://www.imagufilmo.org >, kie oni trovas informojn pri la projekto, fotojn kaj povas antaŭaĉeti la DVD-on.

La ĝenerala intenco estas filmigi bonajn verkojn en Esperanto kaj fari almenaŭ unu filmon jare, kaj samtempe produkti DVD-ojn kun tre bonaj lerno-materialoj filmforme.

Ĉiaspeca kontribuo estas bonvena, ekzemple: aparatoj, mono, ideoj por novaj filmoj, aktorado, sugestoj, disvastigado, subvencio, antaŭaĉeto de DVD-oj, verkoj, ktp.

Estas revo de multaj geamikoj en Brazilo kaj en Pollando ke ni filmu la vivo de Zamenhof, sed por tio ni bezonos multe da pacienco, bonegan verkon pri lia vivo, kaj kompreneble monon kaj tempon. Sed tio estas ideo por la venontaj jaroj... ni atendu pacience...

Antaŭmendoj de la filmo "Gerda malaperis" estas fareblaj pere de la konto ĉe UEA: arep-z. La prezo por antaŭaĉeto estas 16 eŭroj + ( sendokosto: 6 eŭrojn). Ankaŭ alia ĝenerala financa subteno estas realigebla tra tiu konto.

Korespondu kun: Joe Costa/Karen Pereira
< amiko@uai.com.br / imagu@uai.com.br >

(el “TEJO”)