Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Ni invitas al studado de turismo, kulturo kaj lingvoj en 2006/2007

Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo estas trijara nepublika post-maturecekzamena lernejo funkcianta ekde 1991, laŭleĝe registrita ĉe Kuratorio pri Edukado en Bydgoszcz (n-ro 232/94) kaj ĉe la Urbestro de Bydgoszcz (n-ro 51/99). En 1996 la studumo akiris la statuson de klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino. En la studumo instruadas lekciistoj de AIS kaj AIS-Klerigejo Bydgoszcz (AKB), Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago, Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz, Kujavia-Pomerelia Centro por Edukado de Instruistoj, Vojevodia Kulturcentro en Bydgoszcz, krom tio ĵurnalistoj kaj spertuloj de la Pola Turisma-Landkona Societo, Societo de Amikoj de la Urbo Bydgoszcz, Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo “ Kujavio kaj Pomerelio ” , Pola Esperanto-Asocio kaj “ Flugo ” .

En la studumo povas studi ĉiu persono de pli ol 18 jaroj kaj havas almenaŭ meznivelan edukitecon (maturec-ekzamenon) kaj bonan sanstaton. Plena eduk-ciklo daŭras tri jarojn kaj permesas akiri sciojn necesajn por labori en naŭ profesioj (simboloj de Eŭropa Unio):

Post la 1-a studjaro -- akireblaj kvalifikoj: lektoro de Esperanto por komencantoj kaj gvidanto de porinfanaj aranĝoj; profesioj/postenoj: oficisto pri turisma informado (422104), oficisto en vojaĝ-agentejo (422103) kaj internacia vojaĝ-gvidanto (511301);

Post la 2-a studjaro -- kvalifikoj: lektoro de mez-nivelaj kursoj de Esperanto kaj verkanto de arta ceramiko; profesioj/postenoj: organizanto de turisma priservado (341401), regiona turisma ĉiĉerono (511304) kaj animanto de kultura agado (347601);

Post la 3-a studjaro -- profesioj/postenoj: kursgvidanto de Esperanto (235910), specialisto pri organizado kaj disvolvo de turismo (241915) kaj specialisto pri organizado de kulturo (241990); ev. titolo de bakalaŭro de AIS pri humanistiko aŭ morfosciencoj.

Laŭ dekreto de la pola ministro pri edukado de la 1-a de aŭgusto 2000, kiu estis publikigita en la ŝtata leĝ-ĵurnalo — fin-diplomoj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo validas kiel oficialaj polaj dokumentoj rajtigantaj ĉiĉeronojn kaj vojaĝ-gvidantojn labori en Esperanto.

En la jaro 2006/2007 kadre de la Studumo oni planas kunlabore kun Oficejo de Vojaĝantoj “Flugo” gvidadon de specialigitaj kursoj pri turismo, kulturo kaj komercado kaj ankaŭ konversaciaj lingvokursoj. Eblas ankaŭ partopreni semajnajn kursojn kun studentoj de ISTK/AKB – prezo 10 eŭroj + loĝado en studenta domo po 6 eŭroj/nokte.

Kunlaboro kun AIS San Marino kaj sciencaj institucioj en Pollando permesas akiri sciojn pri diversaj branĉoj de scienco — i.a. pri ekologio, eŭrologio, etnologio, etnografio, kultur- kaj soci-geografio, interlingvistiko, historio, politikaj sciencoj, komerco, merkatiko, estrado kaj de pluraj lingvoj.

La studjaro 2006/2007 daŭros ekde septembro 2006 ĝis majo 2007 kaj ampleksos: laŭ ĉiutaga sistemo po 30-40 studhoroj semajne (ferioj decembre kaj januare), kaj laŭ t.n. eksterĉeesta sistemo — la tri stud-ekzamenajn AKB -Sesiojn: 31-a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo kun 30 AKB – Sesio dum 23-29.09.2006, Internacia Pedagogia Kurso dum 3-11.02.2007 kaj 31-a AKB-Sesio kadre de 32-a Esperanto-Tagoj de Bydgoszcz dum 24.03-1.04.2007. Necesas partopreni almenaŭ finekzamenan 31-a AKB-Sesion dum 24.03-1.04.2007. Eksterĉeestaj gestudantoj povas ankaŭ partopreni, sen krompago, libere elekteblajn kursojn ekster la sesioj.

Dum la jaroj 1991–2005 lecionojn en la Studumo gvidis lekciistoj el 55 landoj de Eŭropo, Afriko, Ameriko, Azio kaj Aŭstralazio por gestudantoj el 85 landoj de la mondo. La plej ofte uzataj lingvoj en la Studumo, krom la pola kaj Esperanto, estis: angla, hispana, franca, litova, albana, itala, mongola, germana kaj rusa. La gestudantoj konatiĝis tiel pri kulturo kaj lingvoj de diversaj nacioj, kaj fremdlandanoj ankaŭ pri la polaj.

En Bydgoszcz la studjaro 2006/2007 komenciĝos per la 31-a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo kun la 30-a Sesio de AIS Klerigejo Bydgoszcz (AKB) dum la 23-29-a de septembro 2006, okaze de la Monda Tago de Turismo (27.09) kaj la Eŭropa Tago de Lingvoj (26.09).        

La studkotizoj por la studjaro 2006/2007 estas samaj por ambaŭ sistemoj – 250 USD aŭ 250 eŭroj (300 USD aŭ 300 eŭroj). Kaze de enpago kaj neeblo alveni la kandidato povas prokrasti la studentiĝon ĝis la sekva studjaro (t.e. 2007/2008), studentigi anstataŭe alian personon el la sama aŭ alia lando, aŭ – se eblas – utiligi la pagon por internaciaj vojaĝoj de la Internacia Klubo “Esperantotur”; resendo de la mono ne eblas.

Aliĝojn akceptas la sekretariejo de la studumo (adreso fine); la studkotizojn oni pagu al bankkonto:

Bank Pocztowy SA O/Bydgoszcz

Konto n-ro: 80 13201117 2034 0100 2000 0001,

SWIFT kodo POCZPLP4 por Internacia Centro

Grave: sen studpago ne eblas ricevi invitleteron, se la aliĝinto ĝin bezonas por akiri polan vizon; krom tio konsideru, ke ekde septembro estas tre malfacile aranĝi vizon por la kuranta studjaro — tial indas aliĝi kaj pagi frue, prefere ĝis julio.

La modestaj viv-kostoj en Bydgoszcz (loĝado en studentaj domoj+manĝado) estas ekde 100 USD aŭ 100 eŭroj ĉiumonate — kaj tiujn oni povas pagadi surloke.

Gestudantoj de la studumo povas ankaŭ studentiĝi ĉe la Akademio Internacia de la Sciencoj (krom-kosto 32,50 eŭroj), kio rajtigas al 75% rabato de kromaj kurset- kaj ekzamen-kotizoj de AIS en Bydgoszcz aŭ aliloke en centra/orienta Eŭropo — kaj al ĉiuj fin-studintoj permesas akiri la titolon de bakalaŭro, kaj, post pliaj du studjaroj, eĉ magistro de AIS pri humanistiko aŭ morfosciencoj.

Bonvenon al nia Internacia Studumo kaj AIS-Klerigejo Bydgoszcz (AKB), kiu estas la sola en la mondo, kie oni ĉiutage instruas en Esperanto! Adr.: Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo; Klerigejo de la Internacia Akademio de la Sciencoj, str. m.skłodowskiej-curie 10, 85-094 bydgoszcz; tel./fax: (+48-52) 346-11-51; e-mail: < stud@esperanto-turismo.com > .

(Studium)