Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Universala Kongreso de Esperanto vokas ankaŭ junulojn

La 91-a Universala Kongreso okazos inter 2006-07-29/2006-08-05 (ekde sabato ĝis sabato) en Florenco, Italio. Krom tio, ke ĝi estas la plej granda renkontiĝo de esperantistoj en la mondo, ĝi, kiel laŭdinda tradicio, ne forgesas junulojn. Ĝia Junulara Programo estas prizorgata de aparta respondeculo en la Loka Kongresa Komitato, kaj certe, kiel pasintjare, vin surprizos kun multegaj interesaj programeroj.

Jam disponeblas la Dua Bulteno, kiu enhavas ĉiujn informojn pri loĝado (kvankam pri amasloĝejo, plej alloga loĝeblo por junuloj, ankoraŭ nenio direblas certe) kaj ekskursoj: ĝi legeblas rete < http://www.uea.org/kongresoj/2006/dua_bulteno.html > kaj al la aliĝintoj (post la registrado de ilia kotizo) ĝi tuj sendiĝas ankaŭ paperforme.

Ĉiujn endajn informojn, ankaŭ pri aliĝado, vi ekscios ĉe < http://www.uea.org/kongresoj/uk_2006.html >.