Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Universitato de Nova Sud-Kimrujo en Aŭstralio ofertos kurson pri Instruado de Esperanto

La publika universitato "University of New South Wales" (esp: Universitato de Nova Sud-Kimrujo), en Sidnejo, Aŭstralio, baldaŭ ofertos *oficialan* kurson pri Instruado de Esperanto.

"University of New South Wales" estas moderna kaj prestiĝa publika universitato, kaj ĝia Instituto de Lingvoj respondecas pri la instruado de estontaj instruistoj de fremdaj lingvoj. La Instituto de Lingvoj jam ofertis diversajn oficialajn kursojn pri instruado de diversaj lingvoj -- angla, japana, indonezia, franca, germana ktp. La kurso por instruado de Esperanto estas nova aldono al la listo.

Trapasinte la kurson, la studanto ricevos oficialan profesian kvalifikon, aprobitan kaj agnoskitan de la loka registaro, kiu ebligas lin/ŝin instrui tiun lingvon profesie -- kaj eĉ ricevi registaran financan subtenon por instruado, se disponeblas, ekzemple por instrui ĉe etnaj aŭ komunumaj kolegioj, aŭ en la Universitato de la Tria Aĝo.

La kurso daŭras 6 monatojn, kaj kvankam nur part-tempa (lecionoj okazas nur dum 2 vesperoj ĉiu semajne), ĝi estas profunda, kaj inkluzivas:

* lingva teorio: kio estas lingvo, lingvaj trajtoj kaj strukturo, fonetiko ktp.

* historio kaj specifaj problemoj de lingva instruado

* teknikoj kaj metodologioj de lingva instruado, ekde la 19-a jarcento ĝis nuntempe

* analizo de la diversaj necesoj kaj problemoj de lingvaj studentoj kaj stud-grupoj

* identigado kaj elekto de taŭgaj instru-metodo, tekniko kaj materialo

* preparo de lecionoj

* preparo de plena kurso

* specifaj trajtoj kaj problemoj pri la instruado de Esperanto

* kaj multe pli!

La kurso havas teorian parton -- pli-malpli 100 horojn da lecionoj, kaj ankaŭ praktikan parton: la studanto instruos Esperanton al lernanta grupo dum 6 horoj, kaj je la fino de la kurso, devos verki ne nur lecionan planon, sed ankaŭ plenan koheran kaj profesian kurson de Esperanto.

Plejparton de la lecionoj kune partoprenas la studantoj de ĉiuj fremdaj lingvoj, kaj tial, tiuj lecionoj estos instruataj en la angla lingvo. La lecionoj specife pri Esperanto estos instruataj aparte al la esperantisto-studantoj de p-ro Daniel Kane.

La kosto de la kurso estos AU$3,500 -- 4,000. La unua klaso espereble komenciĝos je la fino de aprilo -- kaj finiĝos en septembro. Se vi loĝas malproksime al Sidnejo, kaj la kurso interesas vin, sciu ke nia esperantistaro de Sidnejo feliĉe pretas aŭ gastigi vin aŭ helpi vin trovi taŭgan loĝejon.

Krome, la Esperanto-Federacio de Nova Sud-Kimrujo nun ofertas STIPENDION por tiu kurso: se vi pretas labori part-tempe kiel instruisto de Esperanto por la federacio, dum almenaŭ 2 jaroj post la kurso, la federacio pagos la kurso-kotizon por vi!

La posteno de instruisto de Esperanto estos por instrui nur kelkajn malmultajn horojn ĉiu semajne -- precipe dum la vespero, kaj dum la semajnfinoj -- ĉe la renovigita kaj modernigita Esperanto-Domo de Sidnejo, kaj inkluzivas allogan salajron, kaj la oportunon profunde kontribui al la sidneja movado.

Ĝeneralaj informoj pri la kursoj por instruado de fremdaj lingvoj ĉe “University of New South Wales” troveblas per la angla lingvo ĉe:
< http://www.lang.unsw.edu.au/teacher_education/index.htm >. Sed senhezite sendu iun ajn demandon pri la kurso, aŭ pri la disponebla stipendio, rekte al Igor de Oliveira Couto, prez. de la Aŭstralia Esperanto-Asocio, < prezidanto@esperanto.org.au >.

(el “landa agado”)