Unua paĝo >> E-Novaĵoj


TEJO havas novan paĝaron

Dum sia kunsido en Roterdamo en la semajnfino 2006.04.07/09 la estraro de TEJO finaprobis la lanĉon de la nova retpaĝaro de nia organizo. Jam de kelkaj tagoj vi povas legi ĝin ĉe http://www.tejo.org/ .

Ĝia ĉefarkitekto estas estrarano pri informado Chuck SMITH, kaj ĝi estas bazita sur la enhav-mastruma sistemo drupal. La plano estas dum la ontaj semajnoj finpoluri la enhavon de la konstanta kerno de la paĝaro, kaj en la dua duono de la monato majo lanĉi ĝian tradukadon en la naciajn lingvojn (tiucele iam funkciis "jahugrupo" tejo-tradukado). Poste oni planas vigligi la paĝaron per retaj taglibroj de la membroj, kaj per forumo. Baldaŭ TEJO oficiale lanĉos konkursojn pri nova logotipo, nova(j) maskoto(j) (aldone al la papago Pepo), fotografaĵoj taŭgaj por la paĝaro, kaj "drupala" aspekt-sÄYemo ("haŭto") por la paĝaro. Ekzaktaj kondiĉoj estas ankoraŭ publikigotaj.

Dume ni bonvenigos viajn rimarkojn kaj anticipajn sinproponoj por tradukado en la naciajn lingvojn.

(el “TEJO-Aktuale”)