Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Azia institucio por Esperanto de Hongkong

La 6-an de aprilo okazis en Hongkong inaŭguro de “Azia Institucio por Disvastigado, Instruado kaj Esplorado de Esperanto” en la Politeknika Universitato de Hongkong. La ceremonion ĉeestis Renato Corsetti, prezidanto de UEA, Li Hongjie, vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), Yu Tao, vicprezidanto de ĈEL kaj ĝia ĝenerala sekretario, prof. Leung Tin-pui, respondeculo de la Instituto Konfuceo de Hongkong, kaj estroj de la Politeknika Universitato de Hongkong kaj la Tutmonda Esperanto-Eduka Fonduso.

La centro havas du ĉefajn celojn:

-- funkciigi kurson pri Esperanto en tiu universitato pere de instruisto verŝajne sendota el Pekino,

-- produkti instru-materialon samstilan kaj samrimedan (temos pri lum-disko - KD) por instrui la lingvojn ĉinan, Esperantan kaj anglan.

Post la ceremonio Renato Corsetti kaj Chan Shui-duen, dekano de la fakultato pri ĉin- kaj du-lingvoj de la universitato subskribis memorandon.

(Wang Ruixiang, Renato Corsetti)