Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Esperantologia Konferenco en la ĉi-jara UK

La Esperantologia Konferenco de la ĉi-jara Universala Kongreso en Florenco (29 Julio - 5 Aŭgusto) havos kiel temon "Esperantologio kaj la Interreto". Bonvenaj estos kontribuoj pri scienca pritraktado de Esperanto en la Interreto kaj pri la Interreto kiel helpilo por esperantologoj. Aparte kuraĝigataj estos kontribuoj de junaj esperantologoj. La konferencon organizas ĉi-jare Bertilo Wennergren.

ESF (Esperantic Studies Foundation), kiu subtenas la konferencon, planas aperigi la referaĵojn en sia TTT-ejo kaj eble ankaŭ en presita formo. La referaĵoj tial prefere enhavu angla-lingvan resumon.

Interesatoj bv. anonci sin ĉe Bertilo Wennergren retpoŝte:<bertilow@gmail.com>.

(el “Ret-Info”)