Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Membroj de la Pekina Esperanto-Asocio faris ekskurson

La 16-an de aprilo, la Pekina Esperanto-Asocio organizis printempan ekskurson al la Prunflora Valo. La estroj de la asocio, Li Weilun, Zhao Jianping, Wang Yanjing kaj Zhao Guangzhou, kaj iuj ĝiaj membroj partoprenis la ekskurson. Post atingo de la Prunflora Valo, ili kune surgrimpis monton, rigardis prunflorojn, kantis Esperantajn kantojn, rostis viandon piknike. Kelkaj el la samideanoj estas komencantoj, ili, sentinte la intereson de Esperanto, decidis diligente lerni ĝin kaj pli ofte partopreni tiajn agadojn. Revenvoje, la samideanoj faris ludojn kaj kantis en la aŭto. Ĉiuj ĝuis agrablan semajnfinon.