Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Malferma tago en la Centra Oficejo

La venonta Malferma Tago okazos sabate 2006.05.13. en la Centra Oficejo en Roterdamo. Ĝiaj regulaj partoprenantoj certe scias, ke al tio apartenas specialaj rabatoj en la Libroservo, senpagaj kafo aŭ­ teo kaj loterio por ĉiuj vizitantoj, kaj interesega programo. Ĉi-foje ĝia speciala gasto estos konata ĵurnalisto Stefan MAUL, kiu, kromalie, prezentos sian libron "El verva vivo ĵurnalista".

Estos prezentata ankaŭ­ nova filmo pri la Centra Oficejo aŭ­tore de Petro BALAZ´. Legu la gazetaran komunikon de UEA <http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz228.html#2> kaj se vi volas veni sed ne scias, kiel atingi la Centran Oficejon, vidu ankaŭ jenan klarigon: <http://co.uea.org/~tejo/kiel_atingi.html>.