Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Inaŭgurita la 58-a IFEK

En la 7-a de majo, la 58-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso (IFEK), kun ĉ. 200 kongresanoj, inaŭguriĝis en Ŝanhajo de Ĉinio.

Yu Tao, vicprezidanto de LKK kaj la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) prezidis la inaŭguron. Paroladon faris Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj ĈEL, Zhou Muyao, vicprezidanto de la konstanta komitato de la Ŝanhaja Popola Kongreso, Guo Xiaoyong, konstanta vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj vicprezidanto de ĈEL, Li Sen, prezidanto de LKK kaj la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio, Romano Bolognesi, prezidanto de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). En la inaŭguro parolis ankaŭ Pan Shiwei nome de la Ŝanhaja Federacio de Soci-sciencaj Rondoj, Sun Zhengxin nome de la Ŝanhaja Scienc-teknikista Asocio kaj Wang Guowei nome de la Ĉina Fervoja Asocio.

S-ro Chen Haosu gratulis la kongreson, esprimas sian sinceran bonvenon al la kongresanoj kaj dankis e-istojn de Ŝanhajo pro ilia klopodo por la kongreso. Li diris, ke la naskiĝo de fervojoj markis, ke la homa socio ekhavis trafikilon pli rapidan kaj pli facilan. La fervojoj intime kunligas la popolojn de diversaj landoj kaj pro tio la mondo eniris en la novan modernan epokon. Kaj la naskiĝo de Esperanto donis al la homaro pli facilan kaj efikan lingvon por la interkomunikado. Li emfazis: “Hodiaŭ ni kun sufiĉe da kialoj esperas, ke fervojoj kaj Esperanto, la du gravaj homaj komunikiloj, firme kunlaboros por feliĉo de la homaro kaj rikoltos pli grandan sukceson en la nova jarcento de paco kaj evoluo.”

(Chen Ji)