 Estimataj
gastoj kaj karaj amikoj,
Bonan vesperon!
Bonvenon al la vespera bankedo, celebre
al la 55-a datreveno de fondiĝo de la Ĉina Esperanto-Ligo. Nome
de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj la Ĉina
Esperanto-Ligo, mi kore salutas vin ĉiujn kaj ĉiujn amikojn, kiuj
komprenas kaj subtenas Esperanton, amas pacon kaj disvastigas amikecon.
En 1951 fondiĝis la Ĉina Esperanto-Ligo.
En la pasintaj 55 jaroj post sia fondiĝo, la ligo ĉiam sin dediĉas
al unuiĝo kun kaj al organizo de ĉinaj esperantistoj disvastigi,
lerni, studi kaj praktiki Esperanton por pliintensigi internaciajn
interŝanĝojn kaj kunlaboron, kaj servi per Esperanto al la reformado
kaj pordomalfermo de Ĉinio, al ĝia moderniga konstruado kaj al paco
de la mondo.
La Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun
Fremdaj Landoj kaj la Ĉina Esperanto-Ligo havas komunan celon. La
asocio estas popola organizo por interkompreno kaj amikeco inter
la ĉina popolo kaj diverslandaj popoloj. Same kiel la idealo de
Esperanto, ĝi persistas en sia celo “Amikeco, kunlaboro, paco kaj
disvolviĝo”.
Ĉinio bezonas Esperanton kaj Esperanto
bezonas Ĉinion, same kiel Ĉinio bezonas la mondon kaj la mondo bezonas
Ĉinion. Ĉinio volontas per Esperanto pliintimigi amikecon kaj pliintensigi
kunlaboron de la ĉina popolo kaj diverslandaj popoloj, realigi eternan
pacon de la mondo kaj kunan disvolviĝon de la homaro. Mi kaj ĉiuj
samideanoj de la Ĉina Esperanto-Ligo deziras laŭeble klopodi kune
kun vi ĉiuj por ludi pozitivan rolon en disvastigo de Esperanto
kaj disvolvo de paca kaj amikeca aferoj.
En pli ol cent jaroj post sia eniro en
Ĉinion, Esperanto jam enradikiĝis en Ĉinio, antikva lando kun longa
historio en Oriento de la mondo, kaj strikte kunligiĝis kun la sorto
de la ĉina popolo. Ĝi ludis pozitivan rolon en konstruado kaj disvolviĝo
de la nova Ĉinio. Mi kredas, ke la ĉina Esperanto-movado certe plivigliĝos
kun granda vivipovo, gvidate de la Ĉina Esperanto-Ligo dum la akcelo
de la monda paco kaj starigo de la harmonia socio iniciatitaj de
Ĉinio.
Mi deziras, ke la Ĉina Esperanto-Ligo
prenu hodiaŭ kiel novan startpunkton, daŭre progresu kaj akiru pli
grandan novan sukceson!
Dankon al vi ĉiuj!
|