Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Parolo de Guo Xiaoyong, konstanta vicdirektoro de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo

Estimata prezidanto Chen Haosu,

Estimata prezidanto Chai Zemin,

Karaj geamikoj,

Bonan vesperon!

En la 11-a de marto, 1951 fondiĝis la Ĉina Esperanto-Ligo, kio markis la novan epokon de la ĉina Esperanto-movado. La unua prezidanto de nia ligo estis Hujucz, gvidanto de ĉinaj kulturaj rondoj kaj tiama estro de la Ŝtata Eldona Administracio de Ĉinio. Ĉi-jare estas la 55-jariĝo de ĈEL, 110-jariĝo de naskiĝo kaj 20-jariĝo de forpaso de Hujucz, kaj ankaŭ 25-jariĝo de la societo "Amikoj de Esperanto". Retrorigardante la 55-jaran historion de ĈEL, ĉinaj e-istoj profunde sentas, ke en la senĉesa ŝanĝiĝo de Ĉinio kaj la tuta mondo, pere de Esperanto ni konigis Ĉinion al la mondo, en la popolaj kaj amikaj kontaktiĝoj kaj konstruis la ponton de interkompreniĝo, amikeco kaj paco inter la ĉina kaj diverslandaj popoloj.

La Ĉina Esperanto-Ligo estas landa organizo de ĉinaj esperantistoj, ĝia celo estas: disvastigi, lernigi, studi Esperanton, paŝon post paŝo akceli Esperanton kiel internacian helpan lingvon, per Esperanto servi al la politiko "reformado kaj pordomalfermo", al la moderna konstruado de Ĉinio kaj al paco de la mondo.

Dank’ al la reformado kaj pordomalfermo de Ĉinio, ĈEL iris al la mondo. En 1980, ĈEL estis akceptita de UEA kiel landa asocio. De tiam ĈEL ĉiujare sendas sian delegacion al UK kaj jam du-foje okazigis UK-on respektive en 1986 kaj 2004. En la pasintaj 20 jaroj, ĝi okazigis ankaŭ fakajn kaj regionajn kongresojn kiel la de vi ĵus ĉeestitan 58-an Internacian Fervojistan Kongreson de Esperanto.

Decembre de 1981 fondiĝis la societo "Amikoj de Esperanto", iniciatite de 10 famuloj kiel Hujucz, Chu Tunan, Bakin, Bingxin, Xiayan kaj aliaj. Aliĝis al ĝi pli ol 130 personoj el la tuta lando, subtenantaj Esperanton, inter ili multaj estis reprezentantoj de la Ĉina Popola Kongreso aŭ membroj de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Hodiaŭ, la nuna prezidanto de la societo "Amikoj de Esperanto" s-ro Chai Zemin jam havas 90 jarojn, kaj ankoraŭ kiel eble plej pene klopodas por disvastigi Esperanton kaj partoprenis en diversaj aktivadoj. Nu mi proponas, ke ni ĉiuj ĉi tie elkore deziras al li longan vivon!

Hodiaǔ posttagmeze vi jam vizitis la oficejon de la Ĉina Interreta Informa Centro kaj tiun de ĈEL. La Ĉina Internacia Eldona Grupo estas la plej granda fremdlingva eldona instanco en Ĉinio, ampleksanta diversajn eldonaĵojn kiel libroj, gazetoj, retejoj ktp. Ĝi liveras riĉajn informojn pri Ĉinio al eksterlandaj legantoj pere de 7 eldonejoj kaj 4 redakcioj de gazetoj "Pekina Revuo", "Ĉinio Hodiaŭ", "Ĉinio", "Popola Ĉinio". Ĉiujare ili eldonas pli ol 2000-specajn librojn en pli ol 10 fremdaj lingvoj, 21 paperajn gazetojn, 25 retajn revuojn, inter ili "El Popola Ĉinio" kaj retpaĝo de ĈEL jam estas konataj de vi. Nia grupo gvidas du asociojn — Ĉinan Tradukistan Asocion kaj ĈEL. Vidu, en la laboroj de nia grupo Esperanto havas longan historion kaj ludas eksterordinaran rolon.

Ĉi tie en la nomo de la supera instanco de ĈEL — la Ĉina Internacia Eldona Grupo, mi gratulas la 55-jariĝon de ĈEL, esprimas dankon al ĉiuj, kiuj faris grandan kontribuon por ĈEL, kaj ankaŭ al vi ĉiuj, fremdlandaj amikoj ĉeestantaj! Mi esperas, ke pere de ĈEL, interreto kaj diversaj portantoj de nia grupo, vi ĉiuj povos pli bone koni Ĉinion kaj pliintimigi amikecon. Ni kune klopodu per Esperanto por konstrui la harmonian mondon.

Dankon!