Estimataj
gesinjoroj:
Mi havas grandan honoron kaj ĝojon transdoni
al la Ĉina Esperanto-Ligo saluton de nia delegacio nome de la esperantistaj
fervojistoj el la tuta Eŭropo.
Reprezentantoj de 18 landoj partoprenis dum unu semajno la 58-an
Kongreson de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF), historia
evento okazis por la unua fojo en Ĉinio, en Ŝanhajo.
Dank' al la gastemaj ĉinaj fervojistoj,
kiuj gastigis ĉi tiun kongreson helpe de ege afablaj membroj de
la Ĉina E-Ligo, ni ĉiuj travivis neforgeseblajn tagojn en via lando.
Vi prezentis al ni ege riĉan kaj interesan
fakan, kulturan kaj turisman programojn.
Sindoneme, vi strebis plenumi ĉiujn niajn dezirojn.
Tutkore ni dankas vin por la mirindaj
travivaĵoj, kiujn ni spertis en via lando kaj kiuj, certe, restos
longatempe en nia memoro.
Krome, okaze de la 55-a detreveno de fondiĝo
de la Ĉina E-Ligo, ni gratulas vin, kaj deziras al vi fruktodonan
kaj sukcesan agadon.
|