Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Sukcesis la 55-a Kantoo-Kongreso

La 55-a Kantoo-Kongreso, kiu okazis la 3-4-an de junio en Rek-halo de Hukagaŭa-Edo-Muzeo en Tokio, sukcesis kun 107 partoprenantoj (21 morale) kaj kun riĉaj enhavoj. Kantoo estas regiono konsistanta el 8 gubernioj inkluzive de Tokio.
Ni havis "En amikaj rilatoj inter aziaj landoj" kiel la temon de la kongreso.

Lastatempe en Japanio ŝovinismaj homoj celas abolicii "la 9-an artikolon de la japana konstitucio", kiu malpermesas al Japanio la militrajton kaj posedon de militforto. Ili volas, ke Japanio estiĝu "ordinara lando", kiu posedas militforton kaj havu rajton militi eksterlande, petite de Usono. Tiu ŝovinisma movo estas grava minaco al paco en Azio, pro kio ni elektis tiun temon.

Vespere la 3-an ni havis gajan bankedon kun la partopreno de 20 homoj. Antaŭtagmeze la 4-an oratoris kvar homoj, temante pri paco. Posttagmeze s-ro LEE Chong-yeong de Koreio (eksa UEA-prezidanto) prelegis kun la temo "La artikolo 9 kaj Esperanto". Li substrekis, ke la 9-a artikolo estas ĝuste la ideo de Esperanto kaj disvastigi tiun ideon en la internacian socion estas grava rolo de Japanio. Li alvokis al la partoprenantoj, ke ili kunlaboru por protekti la 9-an artikolon kaj por realigi tiun sanktan ideon.

Je la 3-a horo 50 homoj partoprenis en "Promenado al la historiaj lokoj en kvartalo Kootoo", kie loĝis fama hajko-versisto Macuo Baŝoo en la 17-a jarcento. La vetero estis tre taŭga por la promenado estante nek tro varma nek pluva kaj ĉiuj tre ĝuis la du-horan promenadon.

Kiel la memoraĵon oni ricevis "Raportoj el Japanio 9". La serion de "Raportoj el Japanio" s-ro HORI Jasuo verkas de 1991 kaj ĉi jare li raportis pri okazaĵoj en Japanio en 2005.

(HORI Jasuo <hori-zonto@water.sannet.ne.jp>)