|  Aŭguste kaj septembre 
              de 2006 samarkandaj esperantistoj okazigos la internaciajn letervesperojn, 
              dediĉitajn al 15-jariĝo de sendependeco de Respubliko Uzbekistano 
              kaj al 2750-jariĝo de Samarkando, listigita en la registro de la 
              Monda Heredaĵo de UNESKO.  Ni atendas viajn gratulmesaĝojn, kaj, 
              se eble, ĉiuspecajn (kaj ĉiulingvajn!) materialojn (leterojn, vojaĝrakontojn, 
              gazetartikolojn, librojn, broŝurojn, poemojn, kantojn, fotojn, desegnaĵojn, 
              dokumentojn ktp) pri Uzbekistano kaj Samarkando.Fakte, ĉio ajn pri la temoj, inkluzive fotojn de stratoj, vendejoj, 
              restoracioj, hoteloj, komunumoj, kompanioj, varoj ktp estos tre 
              bonvenaj. La plej interesajn materialojn ni publikigos en nialanda 
              gazetaro. Ĉiuj senditaĵoj estos eksponataj en la speciala ekspozicio.
  Anticipan dankon por viaj kontribuoj.  Salutleterojn kaj alispecajn materialojn 
              bonvolu adresi jam nun al: Anatoli Ionesov, Internacia Muzeo de 
              Paco kaj Solidaro, P.O. Box 76, UZ - 140100 Samarkando, Respubliko 
              Uzbekistano; Telefono/fakso: +998 (66) 233 17 53; TTT-paĝo: <http://www.aliaflanko.de/urbo/samarkand/muzeo.html>,<http://www.civilsoc.org/nisorgs/uzbek/peacemsm.htm>,
 <http://satamikarohm.free.fr/article.php3?id_article=357>,
 <http://peacetur.freenet.uz>; Retadreso: <imps86@yahoo.com>.
  (Anatoli Ionesov)   
 |