|  La 91-a Universala Kongreso 
              de Esperanto en Florenco (29 julio – 5 aŭgusto 2006) estos la tria 
              sinsekva UK kun pli ol 2000 aliĝintoj. La 8-an de junio, unu kaj 
              duonan monatojn antaŭ sia malfermo, ĝi arigis 2039 aliĝintojn el 
              61 landoj. Sekve ĝi jam preterpasis la 89-an UK en Pekino en 2004, 
              kies definitiva aliĝnombro estis 2031. Dependos de la evoluo de 
              aliĝoj ĝis kaj dum la UK, ĉu la ĉi-jara kongreso atingos la nombron 
              de la jubilea UK en Vilno, al kiu aliĝis 2344 esperantistoj. En 
              la historia statistiko de 91 UK-oj momente 28 kongresoj estas pli 
              grandaj ol tiu en Florenco, kiu tamen ankoraŭ havas sufiĉe da tempo 
              por preterpasi plurajn el ili.  Interesa demando estas, ĉu la kongreslando 
              fine detronigos la najbaran Francion de la unua loko en la statistiko. 
              Ekde la komenco de aliĝado Francio persistas ĉe la pinto. En la 
              plej freŝa nombrado ĝi reprezentiĝas kun 283 aliĝintoj, dum Italio 
              liveris 254. El Japanio venos tre granda grupo por bonvenigi la 
              kongresanojn al la venontjara UK en Jokohamo: ĝis nun aliĝis 179 
              japanoj. La limon de cent superas ankaŭ Germanio kaj Pollando, kun 
              156 kaj 124 aliĝintoj respektive. Rimarkinde multaj kongresanoj, 
              89, jam enskribiĝis ankaŭ el Rusio.  Aliaj landoj kun pli ol 30 aliĝintoj estas 
              Belgio (67), Brazilo (62), Hispanio (59), Litovio (50), Nederlando 
              (43), Britio kaj Usono (po 42), Kroatio (40), Svedio (39), Ĉeĥio 
              kaj Danio (po 38), Hungario (37), Svislando (36), Korea Respubliko 
              (32) kaj Serbio (31). (Renato Corsetti)     |