Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Konkurso por junaj oratoroj ankaŭ en Florenco

En la 91-a UK en Florenco denove okazos Oratora Konkurso por junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro. Rajtos partopreni gejunuloj ĝis 30-jaraj, kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri kulturo, s-ino Claude Nourmont (moonmont@pt.lu). La junaj oratoroj povos elekti inter kvar temoj:

Kiel eduki al daŭrigebla evoluo?

Renesanco metis la homon en la centron. Ĉu tio ankoraŭ validas?

Kiu rolo por Esperanto en la sciencoj?

Interreto kaj libereco

Oni devos paroli pri la elektita temo libere, sen antaŭpreparita teksto, sed oni rajtos uzi memorigajn notojn. La maksimuma daŭro de parolado estos 10 minutoj. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. La plej bonaj konkursantoj ricevos libropremiojn.

(El “Gazetaraj Komunikoj de UEA”)