Kun 1789 adresoj en 99
landoj la Delegita Reto de UEA en la ĉi-jara Jarlibro estas iomete
pli granda ol pasintjare, kiam estis 1784 delegitoj en 92 landoj.
Estas 52 ĉefdelegitoj, 1006 lokaj delegitoj, 116 vicdelegitoj, 40
junularaj kaj 1333 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj
delegitoj. La fakaj delegitoj reprezentas preskaŭ 800 diversajn
fakojn. La nombro de kontakt-informoj pri lokaj Esperanto-kluboj
restas sama kiel pasintjare, 81 en 28 landoj.
La proporcio de rete atingeblaj delegitoj
denove iom kreskis. Entute 1233 (68,9%) delegitoj anoncas retadreson,
dum en la Jarlibro 2005 ili nombris 1203 (67,4%). Antaŭ 10 jaroj,
en la Jarlibro 1996, retadreson havis 189 delegitoj, t.e. 10,3%
el la tiamaj 1830 delegitoj.
En la unua parto de la Jarlibro, eldonita
ankaŭ aparte kun la titolo Gvidlibro 2006, aperas adresoj k.a. informoj
pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, pri landaj
kaj fakaj asocioj, edukaj kaj kulturaj organizaĵoj, bibliotekoj,
ktp. Tie troviĝas ankaŭ la Esperanto-rezolucioj de Unesko kaj la
gvidlinioj de UEA por informado pri Esperanto. La Jarlibro enhavas
ankaŭ multajn anoncojn kaj du rabatkuponojn de la libroservo de
UEA.
Individuaj membroj de UEA povas profiti
de la informa trezoro de la Jarlibro ankaŭ rete. Krom facila uzebleco
por rapida serĉo de delegitoj k.a. informoj, granda avantaĝo de
la "reta Jarlibro" estas ĝia ĝisdateco. Ŝanĝoj de adresoj
k.a. donitaĵoj aperas en ĝi tuj, kiam ili estas registritaj en la
Centra Oficejo, dum la presan Jarlibron ili eniros nur ĉe ties venonta
eldono. Pere de la reta Jarlibro eblas krome sendi retmesaĝojn al
delegitoj kaj akiri por si plusendan retadreson kun la finaĵo @uea.org.
Por ekuzi la retan Jarlibron necesas unue registriĝi ĉe <http://reto.uea.org>,
alirebla ankaŭ per la ligilo "Jarlibro" sur la startpaĝo
de la UEA-retejo <www.uea.org>. Meze de junio tiu ĉi nova
servo, kiun UEA enkondukis en aprilo pasintjare, havis jam 1000
registritajn uzantojn.
(el “Gazetaraj Komunikoj de UEA”)
|