Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Prezidanto de la respubliko alta protektanto de la 91-a UK

La 91-a Universala Kongreso de Esperanto en la itala urbo Florenco (29 julio-5 aŭgusto) ĝuos la patronadon de la plej alta reprezentanto de la gastiganta lando, s-ro Giorgio Napolitano, prezidanto de la Itala Respubliko. La oficejo de la Respublika Prezidanteco konfirmis tiun honorigon de la ĉi-jara UK la 7-an de julio.

S-ro Napolitano ekoficis kiel la 11-a prezidanto de la Itala Respubliko la 15-an de majo ĉi-jare. Li plenumas elstaran rolon en la itala politika vivo jam de pli ol duona jarcento. Kiel parlamenta deputito li estis unuafoje elektita en la jaro 1953. De 1989 ĝis 1992 li estis membro de la Eŭropa Parlamento kaj de 1992 ĝis 1994 prezidanto de la Itala Ĉambro de Deputitoj. Kiel ministro pri internaj aferoj li oficis de 1996 ĝis 1998. De 1999 ĝis 2004 li prezidis la Komisionon pri Konstituciaj Aferoj de la Eŭropa Parlamento. En septembro 2005 li estis instalita kiel dumviva senatano.

Ĝis la 10-a de julio al la UK en Florenco aliĝis 2111 kongresanoj el 62 landoj.

(el “Gazetaraj Komunikoj de UEA”)