La
26-an de julio Pekina Junulara Ĵurnalo, unu el la plej popularaj
ĵurnaloj en Pekino, publikigis intervjuon al ĉina Esperanta akademiano
Laŭlum per la tuta paĝo en la rubriko “Surreta Figuro”. La raporto
konsistas el kvin partoj: kiam kaj kiel Laŭlum esperantistiĝis;
li Esperante raportis pri la liberiga milito en Ĉinio kaj estis
elektita kiel membro de Akademio de Esperanto; li Esperantigis romanon
de Bakin en unu semajno; li tradukis poemon Aŝima biciklante kaj
ankoraŭ tradukas 5000 vortojn nun ĉiutage; kaj kiel okdek-jara maljunulo,
li ankoraŭ instruis Esperanton en altlernejo.
Laŭlum estas fama kaj aktiva esperantisto
de Ĉinio.
|