De la 15-a ĝis la 19-a de julio, en Campinas de Brazilo, okazis
la 41-a Brazila Kongreso de Esperanto. Ĝin partoprenis ĉirkaŭ 400
esperantistoj el diversaj lokoj de Brazilo. Krome, partoprenis en
la kongreso ankaŭ esperantistoj el Japanio, Korea Respubliko, Hispanio,
Pollando kaj Portugalio.
Dum la kongreso, oni publikigis la filmon
Gerda Malaperis en formo DVD.
|