Festo-parolado estas unu el la ĉefaj taskoj de prezidanto. Ĉi-foje,
en sia hejmlando, d-ro Renato Corsetti prezentis tre brilan ekzemplon.
Jen du plej kortuŝaj frazoj el lia parolado: "En Florenco naskiĝis
Esperanto", "Se Davido gajnis, ankaŭ ni esperantistoj
gajnos."
Jen tiel li klarigis pri la unua frazo:
"Estas por mi granda plezuro kiel prezidanto de la Universala
Esperanto-Asocio kaj kiel italo bonvenigi vin al ĉi tiu 91-a Universala
Kongreso en Florenco, Italujo. Prezidantoj havas multajn privilegiojn,
kiel vi ĉiuj scias, sed unu estas aparte speciala. Oni devas provi
raciigi kaj nobligi la kialojn pro kiuj kongreso okazas en difinita
loko. Mi, do, devas diri al vi, kial ĉi tiu kongreso ne estus povinta
okazi en alia urbo ol en Florenco. Bonŝance ĉi-jare la ekzerco estas
facila."
(Yu Tao, el Florenco)
|