Post la solena malfermo, la diversaj prelegoj, prezentadoj kaj aliaj
atrakcioj komencas okazi en la impona kongresejo de la Universala
Kongreso 2006, en la itala urbo Florenco. Unu el la plej kortuŝaj
prezentadoj estis tiu de la kantistoj Ĵomart kaj Nataŝa, kune kun
ilia naŭ-jara filino.
La spektaklo de la iam renoma duopo Ĵomart
kaj Nataŝa estis sensacia evento en la unua tago de la kongreso,
ne nur pro la belaj kaj melankoliaj kanzonoj de ili prezentataj,
sed ankaŭ pro la ĉeesto, sur la escenejo, de la naŭ-jara filino
de la paro, Karina, kiu akompanis siajn gepatrojn per impresa voĉo
kaj granda lerteco de kantado.
En la tuta salono Lapenna, en kiu havis
lokon la prezentado de la familia triopo, regis emocia etoso. Multaj
ĉeestantoj eĉ ŝercis, dirante ke pro la reganta etoso de kortuŝeco
kaj emocio, la salono Lapenna vere iĝis 'la plena'.
La kanzonoj de la triopo ravis multajn,
tute impresante la publikon. Precipe la etulino montris sian kompetentecon
kantistan, certe hereditan el la famaj gepatroj, kiuj jam de pluraj
jaroj bardas en Esperantio.
Por kroni la prezentadon de Karina, la
triopo lanĉis, tuj post la prezentado, la diskon per kiu la belvoĉa
etulino premieras en la merkato de E-muziko. Temas pri la KD Carina
kantas por vi en Esperanto, jam disponebla por aĉetado en Florenco.
(el “Ĝangalo”)
|