Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Oratora konkurso en Florenco

En 9:00-9:45 de la 4-a de aŭgusto, okazis en la salono Canuto Oratora Konkurso, al kiu partoprenis kvar junuloj, kies aĝo estas malpli ol 30 jaroj. S-ro Sebastian Kirf el Germanio okupis la 2-an lokon. La 3-an gajnis respektive s-ro Cassius Genesio Desconsi el Brazilo kaj s-ro Francesco Maurelli el Italio. Laŭ Otto Prytz el Norvegio, unu el la tri juĝantoj "la unua premio estas pendata." La aliaj du juĝantoj estis s-ino Wera Blanke el Germanio kaj Yu Tao el Ĉinio.

(Raportisto de El Popola Ĉinio, el Florenco)