Sabate,
la 5-an de aŭgusto, ene la fortreso de Basso, en la halo Cavaniglia,
okazis la solena fermo de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto.
La fermon de la sukcesa kongreso sigelis la transdono de la kongresa
flago al LKK de la urbo Jokohamo.
Je la deka matene jam plenplenis la halo,
kie la kongresanoj sentis, unue, internan premom pro la fino de
la grandioza evento, sed ankaŭ plenan ĝojon pro la fruktodona rezulto
kaj pro sukceso de la evento.
Post la alvoko al la podio de kelkaj reprezentantoj
de UEA kaj aliaj Esperantaj instancoj, oni silentis dum unu minuto
omaĝe al ĉiuj esperantistoj, kiuj forpasis inter la periodo de julio
2005 kaj julio 2006. Raportitaj estis ĉiuj kongresaj laboroj, kiuj
plensukcese atingis la rezulton atendatan. Intertempe al paroladoj,
freŝa piana sono estis ludata de la juna kaj lerta pianisto Andrejo
Korobeĵnikov.
Inĝeniero Ludoviko Zaleksi Zamenhof, nepo
de Zamenhof, estis invitata al la podio por diri kelkajn vortojn.
Tiam li reliefigis la valoron de la interna ideo de Esperanto.
Supreniris
la podion ankaŭ la “estonteco de la Esperanto-movado”, la partoprenantoj
de la 37-a Infana Kongreseto, kiuj nature salutis kaj kantis por
la ĉeestantoj kun flueco en la internacia lingvo.
Reprezentantoj de la japana komitato transprenis
de la manoj de Aldo Grassini, prezidanto de LKK en Florenco, la
flagon de la 92-a kongreso. Kaj fine, aŭdiĝis la sono de la Esperanto-himno
“La Espero”, kiu kronis la profitdonan kaj realigan laboron de LKK,
alportante la esperon kaj certecon pri verva kaj ĝuiga festo en
2007, en la urbo Jokohamo.
(el “Ĝangalo”)
|