La 91-a Universala
Kongreso de Esperanto, kunveninta en Florenco (Italujo) kun 2209
partoprenantoj el 62 landoj,
konstatinte,
ke la Jardeko de Edukado por Daŭropova
Evoluigo 2005-2014 estas grava kadro por iniciatoj cele al evoluo
kiu estu socie dezirinda, ekonomie vivkapabla, kulture taŭga kaj
ekologie daŭrigebla,
ke nuntempe ekzistas gravaj minacoj kaj
al biodiverseco kaj al kultura kaj lingva diversecoj, pro la reciproka
dependeco inter la homo kaj la naturmedio,
ke la nuna superrego je monda skalo de
unu lingvo havas maltrankviligajn ekonomiajn, sociajn kaj edukajn
efikojn koncerne daŭropovecon, lingvan ekologion kaj la rajton je
komunikado,
ke la strebado de la Esperanto-movado al
lingva demokratio kongruas kun la valoroj de transnacia edukado
celanta informitajn, aktivajn civitanojn kiuj estu kapablaj kritike
kompreni sin mem kaj la ĉirkaŭan mondon por partopreni la evoluprocedon
respondece kaj solidare.
Alvokas
la Esperanto-komunumon aktive engaĝiĝi
en la agadoj kiuj, sur diversaj niveloj, strebas antaŭenigi praktikojn
koherajn kun la principoj de la bezonata ŝanĝoprocezo, kaj utiligi
siajn lingvon kaj retojn serve al tiuj klopodoj.
Rekomendas
al la Estraro de UEA doni al la ĉi-rilataj
problemoj pli da atento en estontaj kongresoj kaj agadoj, partnere
kun neesperantistaj organizaĵoj.
Konfirmas
la pretecon de la Esperanto-komunumo kunlabori
kun Unesko kaj aliaj organizaĵoj cele al tutviva edukado por paco,
socia justeco kaj kultura diverseco, kaj atentigas ilin pri la lingva
aspekto de daŭropova evoluigo.
|