La
du novaj honoraj membroj kiujn elektis la komitato de UEA dum la
kongreso en Florenco estas Umberto Broccatelli el Italio kaj Otto
Haszpra el Hungario.
Broccatelli naskiĝis en 1931, esperantistiĝis
en 1947 kaj tuj ekaktivis, refondante la Bolonjan Esperanto-Grupon.
Li kunorganizis nacian kongreson en Bolonjo en 1952 kaj la Universalan
Kongreson samurbe en 1955. Li multfoje estis estrarano de Itala
Esperanto-Federacio, kaj dum pli ol jardeko li ankaŭ redaktis la
revuon de IEF. En 1999 li reaktivigis Eŭropan Esperanto-Union, kiun
li prezidis. En 2004 li estis elektita honora prezidanto de EEU.
Li aŭtoris du vortarojn kaj lernolibron
de Esperanto en la itala. Li prizorgis la esperantlingvan eldonon
de la gazeto de la Radikala partio, kaj tradukis ankaŭ beletraĵojn,
interalie por Itala Antologio, aperinta en la jubilea jaro 1987.
Otto Haszpra naskiĝis en 1928. Li estas
emerita profesoro de la hidro-konstrua katedro de la Teknika Universitato
de Budapeŝto, eksperto de UN, membro de la Hungara Akademio de Sciencoj.
Esperanton li lernis en 1958. Li estis estrarano kaj vicprezidanto
de Hungaria Esperanto-Asocio, komitatano kaj estrarano de UEA. Ekde
2004 li membras en la akademio de Esperanto.
Li ankaŭ estis gvidanto de Scienca Eldona
Centro de UEA en Budapeŝto komence de la 1980-aj jaroj. Li aperigis
multajn sciencajn kaj popularsciencajn artikolojn en Esperanto,
kaj ankaŭ multe prelegis. En la jaro 2000 aperis lia ampleksa lernolibro
de Esperanto por hungaroj. Li ankaŭ aŭtoris studojn pri la kostoj
de multlingveco, de lingvolernado, kaj pri egalrajteco kaj ekonomieco
en la internaciaj rilatoj.
(el Libera Folio)
|