La Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2008, kiam UEA iĝos
centjara, okazos en la ĉefurbo de UEA, Roterdamo. Tion sciigis la
ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, en Florenco. La freŝa decido
de la estraro de UEA, farita en Florenco, ankoraŭ ne estas oficiale
diskonigita. Ĝi tamen estis menciita dum la programero Centra Oficejo
respondas marde matene. La kongreso en 2009 eventuale okazos en
Bjalistoko.
(el Libera Folio)
|