Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Infana Esperanto-kurso en Pekino

De la 10-a ĝis la 21-a de julio 2006 okazis en Pekino Infana Esperanto-kurso de la Pekina Esperanto-Asocio. La kurson el 10 geknaboj 4-5-jaraj gvidas Wang Shanshan, redaktoro de la Esperanto-sekcio de la Ĉina Radio Internacia. Ankaŭ gepatroj de la lernantoj partoprenis en la lernado de Esperanto en alia ĉambro. Niĝeria esperantisto Olubunmi Gabriel OSHO-DAVIES foje vizitis la kurson, kie li kantis kaj ludis kune kun la infanoj. Post la vizito li verkis artikolon kun la titolo "Ĉinaj familioj turnas sin al Esperanto" kaj surretigis ĝin.

(fotoj de Zhao Guangzhou)