La
5-an de aŭgusto de la kuranta jaro, en la urbo Shenyang, Liaoning-provinco
en nordorienta Ĉinio, okazis la 9-a Liaoning-a Esperanto-Kongreso.
La temo de la kongreso estis "disvolvo
de edukado de Esperanto, pliigo de internaciaj kunlaboro kaj interfluo".
La kongreson ĉeestis 80 esperantistoj el Liaoning kaj aliaj provincoj.
Dum la kongreso oni faris raporton pri laboro de la konsilantaro
de la Liaoning-a Esperanto-Asocio. La ĉeestantoj faris diskuton
pri regularo de la asocio kaj aliaj temoj.
(foto de Jiao Xiyang)
|