Ivo Lapenna
estas unu el la plej elstaraj figuroj de historio de Esperanto.
Li estas la "konstruinto de moderna UEA", ni povas danki
al li la historian venkon ĉe UNESKO en Montevideo, kaj multajn aliajn
aferojn. (Estas ne senkaŭze, ke en la oficejo de Eventoj pendas
2 fotoj: tiu de Zamenhof kaj tiu de Lapenna...)
Memore al lia agado ekzistas pluraj instancoj:
-- Fondaĵo Ivo Lapenna
-- Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna
-- Stipendio Ivo Lapenna, ktp
Oni povas legi pri ili pli detale en la
nun konstruata, nova retejo: <http://www.ivolapenna.org - prizorgita
de Bruno Masala>
(Szilvási László)
|