La
19-an de aŭgusto, inaŭguriĝis en Pekino la 25-a Komuna Seminario
(KS) de Junaj Esperantistoj. Ĝin ĉeestis pli ol 20 esperantistoj
el Ĉinio, Koreio kaj Rusio. Sendis salutvortojn la Japana esperantisto
Yajima Hiroshi, nome de la Japana Junulara Esperanto-Asocio.
La temo estas "Harmonia Azio".
La partoprenantoj esprimis sian malkontenton pri la vizito de japana
ĉefministro Koizumi Junichiro al Yasukuni-sanktejo. Yajima Hiroshi
diris: "Kiel hazarde! Japana politikisto denove okazigis problemon.
Kaj kiel malfeliĉe!"
La
esperantistoj el Ĉinio, Koreio kaj Rusio havis la saman opinion,
ke la japanaj esperantistoj estas pacamaj. La aziaj junaj esperantistoj
devas plifortigi la kunlaboron kaj la amikecon por konstrui harmonian
Azion kaj harmonian mondon.
La Komuna Seminario de Junaj Esperantistoj
de Ĉinio, Japanio kaj Koreio komenciĝis en 1981 kaj celis akceli
komunikadon inter la junuloj de Orienta Azio kaj disvastigi Esperanton.
La KS ĉi-jara daŭris 3 tagojn kaj la partoprenantoj vizitis ankaŭ
Chengde, faman someruman urbon de Ĉinio, norde de Pekino.
|