Karaj esperantistoj,
Antaŭ jam longa tempo oni decidis dediĉi
la unuan sabaton de oktobro al la "ago-tago", tio estas
al tago de agado por informi pri Esperanto kaj pri la ideoj de la
movado por la internacia lingvo.
Ĉi-jare tiu unua sabato estas la 7-a de
oktobro 2006. Kiel kutime la estraro de UEA invitas ĉiujn partopreni
la ago-tagon je la plej alta agad-nivelo ebla laŭ la lokaj kondiĉoj.
Kvankam ĝenerale vi prezentos Esperanton laŭ la normalaj ideoj de
nia movado, kie necesos aparta temo, tiu povas esti kunligata kun
la rezolucio de la lasta Universala Kongreso en Florenco: "Esperanto
kiel rimedo por daŭropova pluvivo de ĉiuj lingvoj kaj de ĉiuj kulturoj".
Fakte ni volas defendi ĉiujn lingvojn,
la naciajn lingvojn grandajn kaj malgrandajn, la malplimultajn lingvojn,
kaj de historie ĉeestantaj kaj de enmigrintaj grupoj. Tie kuŝas
nia malsameco rilate al tiuj, kiuj nur okupiĝas pri efikeco en komunikado
de la supro al la malsupro (internacie kaj ensocie), kaj kiuj metas
la pezon de la komprenado kaj la problemojn de lingvo-lernado sur
la internacie kaj ensocie malplej fortaj hom-grupoj.
Dum la komitataj diskutoj en Florenco estis
reprenitaj la konsideroj pri la neceso havi malsamajn ago-tagojn
en malsamaj mondo-partoj, ĉar oni devas konsideri ĉefe la malsamajn
momentojn, en kiuj finiĝas la ferioj kaj rekomenciĝas la labor-jaro.
Tio estas nun efektiviginda pro la tutmondiĝa procedo de Esperanto.
En ĉi tiu transira jaro okazu diskutoj en ĉiuj mondopartoj inter
esperantistoj pri la plej bona periodo kaj tago kaj ankaŭ okazu
apartaj provoj de ago-tago en la elektita periodo, kiuj aldoniĝu
al la nun anoncata tago.
Cetere en Eŭropo mem oportunus ligi la
ago-tagon al la dato de la 26-a de septembro, Eŭropa Tago de Lingvoj,
kiu ne estas malproksima de la unua sabato de oktobro. Ni invitas
ĉiujn esperantistojn loĝantaj en la landoj de la Konsilantaro de
Eŭropo ligi Esperanton al la jam antaŭviditaj lingvaj eventoj, cetere
videblaj en http://www.ecml.at/edl/find.asp?s=EV, kaj al kiuj oni
povas facile kaj libere aldoni tiujn pri Esperanto.
La devizo de la Eŭropa Tago de Lingvoj
estas: "Celebri lingvan diversecon, multlingvecon kaj dumvivan
lingvolernadon", sed ilia reta paĝaro pri la tago estas nur
en du grandaj lingvoj.
Ni akceptas ilian devizon kaj sincere aplaŭdas
je ĝi, sed ni devas komprenigi al ili kaj ĉefe al niaj kuncivitanoj,
ke lingva diverseco kaj multlingveco povas flori stabile kaj pluekzisti
nur se oni permesos al Esperanto ŝirmi la ceterajn lingvojn. Esperanto
povas fari tion, ĉar pro manko de grupo, kiu utiligas ĝin por altrudi
apartan kulturon kaj en la fino la superregadon de la anoj de tiu
kulturo, ĝi estas la sola internacia lingvo ne-lingvo-vora.
(Renato Corsetti, prezidanto de Universala
Esperanto-Asocio)
|