Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Grafikokonkurso de TEJO: june kaj kune

Ĉu vi ŝatus famiĝi, helpi TEJO-n kaj ricevi iom da mono cetere? Nu, jen via ŝanco! Post kiam ni lanĉis la novan retpaĝaron ĉe www.tejo.org, ni decidis havi grafikokonkurson por ke niaj membroj povu elmontri siajn belajn fotojn kaj talenton pri grafikaĵoj. Jen la kategorioj:

Fotoj

Ni serĉas fotojn kiuj montras la diversecon de TEJO sub nia slogano "june kaj kune". Se vi imagas la foton en konkreta loko, vi povas aldoni en kiu paĝo vi ŝatus ke ĝi aperu.

Premio: 20 EUR aŭ 1-jara TEJO-membreco (MJ-T)

Emblemo

Ni ŝatus havi novan eblemon — ĉu vi povas elpensi kaj krei pli bonan ol la nuna emblemo de TEJO kiu troviĝas ĉi-apude?

Premio: 20 EUR aŭ 1-jara TEJO-membreco (MJ-T)

Grafikaĵo

Ni ŝatus havi ankaŭ bonajn desegnaĵojn. Ni cetere serĉas amikojn por Pepo.

Premio: 20 EUR aŭ 1-jara TEJO-membreco (MJ-T)

Haŭto por Drupalo

Ĉu la aspekto de la nuna tejo.org estas tro simpla laŭ vi? Ni uzis defaŭltan haŭton de la programo Drupalo. Legu la instrukciojn (bedaŭrinde nur angle) por ekscii kiel fari.
Premio: 40 EUR aŭ 2-jara TEJO-membreco (MJ-T)

Kondiĉoj

Sendu viajn kontribuaĵojn al tejokonkurso@gmail.com kun la temlineo: "Grafikokonkurso". Ne sendu dosierojn kiuj estas pli grandaj ol 1 MB (prefere ne pli ol 100K). Ankaŭ skribu en kiu paĝo aŭ eldonaĵo plej indus uzi ĝin. Se ni ne uzos iun ajn kontribuaĵon de iu kategorio, tiam ni ne donos premion por tiu kategorio. Ekzemple, se oni nur sendas al ni aĉajn haŭtojn por Drupalo, tiam ni ne premios en tiu kategorio.

Atentu: Ĉiuj dosieroj kaj tekstoj senditaj iĝos plena apartenaĵo de TEJO!

Limdato: 30-a de novembro 2006

Dankon pro viaj kontribuoj!

(El Tejo Tutmonde)