Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Nova redaktoro por TEJO Tutmonde serĉata!

Ĉu vi bone regas Esperanton, bone konas la movadon, ŝatas verki kaj redakti, sed ĝis nun ne havis okazon apliki viajn talentojn por la bono de Esperanto? Jen perfekta ŝanco por vi! La nuna redaktoro redaktos TT-on ĝis (plej laste) la fino de 2006. Do, ni serĉas novan redaktoron kiu povos eklabori komence de 2007 aŭ, prefere, pli frue (eĉ jam nun!).

Kandidato por la TT-redaktoreco havu:

- Bonegan lingvoscipovon

- Profundan konon de la junulara E-movado specife kaj la movado ĝenerale
- Kapablon redakti kaj revortumi eĉ la plej malfacilajn (foje burokratecajn) artikolojn/raportojn

- Kapablon instigi/varbi kontribuantojn de Kontakto por sinkronigi la prespretiĝon de TT kun tiu de Kontakto

- Kapablon mem grafiki/prespretigi, aŭ havu helpanton kiu povas tion fari.

La redaktoro de TEJO Tutmonde ricevas honorarion (nun 400 EUR jare - sed eventuale negocebla kun la TEJO-estraro). La nova redaktoro eklaboru kiel eble plej baldaŭ (sed almenaŭ antaŭ la komenco de 2007).

Por informoj pri la redakta laboro mem, kontaktu Joel AMIS, tejo-tut-monde@tejo.org
Por kandidatiĝi sendu viajn viv-resumon kaj kandidatiĝan leteron al la Ĝenerala Sekretario de TEJO — Valentina Sidorova, grimpi@bk.ru

(El Tejo Tutmonde)