Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Okazos en Ĉeĥio Trejnseminario "Lingvoj en interreto"

Ĉeĥa Esperanto-Junularo kunlabore kun Esperanto@Interreto organizas trejnseminarion pri la temo "Lingvoj en interreto". La seminario okazos inter la 4-a kaj 10-a de novembro 2006 en Brno de Ĉeĥio kaj ĝi estos dediĉita al "lingva diverseco kaj ties specifaj trajtoj en la reta medio". Dum la seminario oni spertiĝos pri programado, kreado de retpaĝaroj, laboro kun vortaroj, perreta lernado ktp. La programo estos enhav-riĉa kaj estos farita tiamaniere, ke ĝin povos partopreni kaj spertaj programistoj, kaj plenaj komencantoj. Post la seminario eblos libervole daŭrigi samtempe dum la semajnfino 11-a kaj 12-a de novembro en Dobřichovice apud Prago (ĉefurbo de Ĉeĥio) ĉe scienca esperanto-konferenco KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko).

Ĉiujn kondiĉojn, aliĝilon kaj detalajn informojn pri la trejnseminario serĉu ĉe: http://vikio.ikso.net/Seminarioj/Brno2006

(El Raporto.info)