Liro-2006
havas kvin branĉojn.
1. Originala prozo.
2. Originala poezio.
3. Traduka poezio: Porinfanaj poemoj de
Agnija Barto, okaze de ĝia 100-jara jubileo.
4. Traduka prozo (el la rusa lingvo):
Medvedj na vojevodstve.
5. Traduka prozo (el la angla lingvo):
A diagnosis of death de Ambrose Bierce.
En la branĉoj 13 oni rajtas partopreni
per ne pli ol tri verkoj. Sendu kvar tajpitajn, komputile kompostitajn
aŭ klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario
de Liro, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando).
La konkursaĵoj devos atingi la organizantojn antaŭ la 15-a de oktobro
2006.
Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo
kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj
poŝta adreso.
Oni povas sendi la tekstojn kaj slipojn
ankaŭ rete, en apartaj mesaĝoj, al la adreso <sezonoj@yahoo.com>.
Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj estis publikigitaj aŭ premiitaj
en aliaj konkursoj.
La originalajn tekstojn de la tradukendaj
verkoj petu ĉe la sekretario kontraŭ afrankita koverto (por Ruslando)
aŭ internacia respondkupono. La elektronikaj tekstoj estas elŝuteblaj
ĉe <http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-liro.htm/>.
La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn.
La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago 2006. La organizanto
ĝis la 1-a de januaro 2009 havos la ekskluzivan rajton de la unua
publikigo de la ricevitaj konkursaĵoj en La Ondo de Esperanto kaj
elektronike. La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas cedi
ĝin senpage al la organizanto en okazo de libroforma eldono.
(Halina Gorecka <sezonoj@gazinter.net>)
|