Lastatempe,
subtenate de la Komisiono de la Azia Esperanto-Movado kaj la Universala
Esperanto-Asocio, Bharat Kumar Ghimire, ĝenerala sekretario de la
Nepala Esperanto-Asocio atingis Filipinojn por instrui Esperanton
en la ĉefurbo Manilo.
De la 23-a ĝis la 30-a de aŭgusto, Bharat
Kumar Ghimire instruis Esperanton en la Universitato de Filipinoj.
La Esperanto-kurson partoprenis 29 personoj inkluzive de profesoroj
kaj gestudentoj de la universitato. La kurso estis oficiala kurso
organizita de la Fakultato pri Lingvoj de Eŭropoj kaj Lingvistiko
de tiu universitato.
De la 14-a ĝis la 27-a de septembro, li
ankoraŭ instruos Esperanton en la Filipina Normala Universitato.
Krome, Bharat Kumar Ghimire prelegis en Manila Universitato. Li
organizis seminarion de Esperanto en la universitato Sato Tamaso
en Manilo la 13-an ĉi-monate, poste la nova Esperanto-Asocio fondiĝos
en la 23-a de septembro.
|