Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Unua Esperantista Nacia Kongreso

De la 6-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2006 okazis la unua Esperantista Nacia Kongreso en la urbo Rumonge de Burundio. Ĝin partoprenis 56 personoj: 26 estas rumonganoj, dum 30 venis el aliaj lokoj burundiaj (Bujumbura, Gitega, Makamba, Rutana, Songa ktp). El la najbaraj landoj de Burundio venis neniu esperantisto. Tamen eksterburundianoj memoris la burundiajn amikojn kongresantajn kaj al ili sendis mesaĝojn. La ĉefaj programeroj estas kursoj, ekzamenoj, prelegoj, gruplaboroj, vesperaj rakontoj, futbalmatcho ktp.

Dum la kongreso la partoprenantoj ankaŭ plulernis Esperanton. Estis kursoj por komencantoj (unua nivelo), progresantoj (dua nivelo) kaj instrukapabluloj (tria nivelo). Ekzameno okazis ĉe ĉiu nivelo: ĉe la unua nivelo sukcesis 6 kandidatatoj el 8, dum 17 el 17 ĉe la dua, kaj 26 el 26 ĉe la tria.

En kvin tagoj esperantistoj burundiaj estis kune, manĝante, lernante, ludante, enprofundiĝante en la Esperanto-movadon. Jen Esperanto-vivo, kiun Zamenhof rekomendis al ni.

(Gbeglo Koffi)